Hannover 2001

Jindra Klímová: Bonvolu permesi al mi konatigi vin kun duobla mondcxampiono en komputera rapidtajpado, ingxenierino Helena Matoušková kaj kun la auxtoro de instruado de rapidskribo, sxia trejnisto kaj siatempa monda vicemajstro, sinjoro Zaviačič. Cxi tiuj du klopodas kune kaj kun eminenta sukceso, por ke la cxehxoj ne farigxu komputeraj limakoj, kiuj malrapide kiel pego faras frap, frap, frap. Jen la klarigo de sinjoro Jaroslav Zaviačič:

Zaviačič: La nuntempa giganta bonintenca kampanjo de nia registaro titolata "Interreton en lernejojn" kasxas en si samteme iun dangxeron. Cxar, ecx kiam ni devigos cxiujn instruistojn en pozitiva senco amikigxi kun la komputero, ecx kiam ni instruos ilin regi cxiujn modulojn de la nuna programaro, tio signifas kiam ni kapabligos ilin uzi Interreton kaj elektronikan posxton, gxui babiladon, uzi programojn Excel kaj Word, cxio tio estas tute eminentaj akirajxoj, kiuj povas iom, per etaj tri - kvin percentoj plialtigi la prilaboron de la teksto, sed daure mankas la fundamento, tio signifas ellerno de la kapablo regi klavare skribi per duobla aux ecx triobla rapideco.

Antaue oni instruis skribi per klavaro de skribmasxino, kiu ne diferencigxas de la klavaro de la komputilo, sed tiam oni instruis cxefe administrantaron. Sed la tempo, kiam iu ajn cxefo diktis tekstojn al siaj subuloj, tiu jam pasis. Kaj oni forgesis gxustatempe enkapigi, ke venos iam la tempo, kiam cxiu oficisto kaj cxiu cxefo mem, propramane prilaboros siajn tekstojn.

J.K: Fakte, iom sxokas la konstato, ke neniu pensas pri la fakto, ke tiuj, kiuj uzas komputilon, devas en la unua vico lerni perfekte uzi gxian klavaron.

Z: Tiu, kiu kapablas uzi la klavaron tiel, ke li ne devas rigardi la fingrojn, kiu ne devas cerbumi pri ilia teknika kapablo, tiu kompreneble skribas pli rapide, sed precipe liaj pensofluoj ne estas gxenataj, intermitataj.

J.K.: El via laborejo en la subtera etagxo en iu praga novkvartalo vi kaj via kunlaborantino ingxenierino Matoušková cxiutage elirigas abundajn elektronikajn korespondajxojn, per kiuj vi sursxutigas siajn amikojn per cxiam novaj ideoj. Rara harmonio en instruado kaj instigo al konkurado de komputilaj hobiuloj.

Z: La kvardekjara evoluo de interreto ebligas evolui tute novan dimension. Imagu, cxu eblus organizi konkurson kun miloj da komputilaj konkursantoj. Oni ne eblus trovi tiom grandan ejon kaj finance realigi tion. La tutmonda organizo Intersteno vicigas Cxehxan respublikon en la kaplokon, aprezante la rezultojn de iliaj konkursoj. Ni cxi loke fakte kiel en granda regeja centro cxiutage prilaboras, pritaksas rezultojn de la konkursoj kaj cxefe ni tiamaniere metodike subtenas niajn nuntempe cxirkau 20.000 da distancaj lernantoj.

J.K: Dudek mil da distancaj lernantoj! Kia miro, ke vi, sinjorino ingxenierino, revenas hejmen ecx cxirkau noktomezo.

Matoušková: Jes, ecx tio povas okazi. Kiam laboro farigxas hobio, tio estas la plej agrabla kaj la plej dezirinda plenumajxo.

Z: Nia metodo, kiun oni nun gxenerale nomas "ZAV", enhavas ankaux sian propran homecan dimension. Komputilo ebligas, ke en klaso kun 15 gxis 30 lernantoj estas fakte kvazaux 15 gxis 30 instruistoj. ... La rezultoj de cxi tiu metodo estas tiamaniere facile mezureblaj kaj ni povas facile trovi inter la lernantoj la plej talentitajn, subteni ilin, akompani ilin individue kaj instigi ilin al pluaj sukcesoj en pokalaj kaj aliaj konkursoj. Nun ekzistas jam centoj da instruistoj, kiuj konscias, ke ilia laboro alportas ankaux pluajn valorojn, la homecan pravigon kaj efektojn.

J.K.: En cxi tiu medio, kiun mi nun vizitis, oni jam elkovis centojn da instruistoj, inter ili ankaux Helena Matoušková, diplomito de ekonomia altlernejo, kiu atingis titolon de la mondcxampiono en la fako de komputila skribado. Cxu vi jam en liceo avancis en cxi tiu tereno?

M: .... Komence ne, nur kiam mi ricevis eblon uzi pli bonan mekanikan skribmasxinon, mi komencis amikigxi kun la ilo. Kaj kiam venis la unuaj sukcesoj, tio motivigis min al plua fervoro. Jam en la liceo mi atingis tiam rapidecon de sescent frapojn. En tiu tempo estis en la mondo nur du pluaj homoj, kiuj tion atingis: Sinjoro Jaroslav Zaviačič kaj germanino Siegfried Rudeová. Danke al la materia subteno de homoj en sxtata entrepreno oni ebligis al mi uzi ecx IBM-masxinon, kiu prezentis por ni tiatempe en nia lando preskaux miraklan objekton, kaj mi jam en liceo farigxis cxampionino de Cxehxoslovaka respubliko.

J.K.: Kaj nun vi povas prezenti al ni tutan ekspozicion da pokaloj. Kiamaniere oni trapenetrigxas en la mondon tra la konkuroj?

M: En la konkuroj oni elektos stope tridek minutojn. Oni kalkulas la netajn klavpremojn post subtraho de eraroj.

J.K.: Cxu vi timis la konkurantojn el aliaj landoj?

M: Kompreneble, tio estas instigo al edifo. Sur cxi tiu tereno germanoj prezentas grandpotencon en stenografio, sed nuntempe jam sekvataj de turkoj kaj hispanoj. Ni havas, kompreneble, malavantagxon, cxar la cxehxa lingvo uzas ankaux la kvaran vicon poor literoj kun diakritiko. Ni kalkulis, ke tio prezentas 6 % perdon kompare kun la germana lingvo.

J.K: Do, klarigu al ni la kalkulon, kiom da frapoj en unu sekundo?

M: Ekzistas disciplino por unu minuto, tiam en gxi mi atingas ecx milducent gxis miltricent frapojn en unu minuto. Sed la oficiala monda rekordo estas 807 frapoj averagxe en unu minuto, kiun oni devas atingi dum duonhora seninterrompa tajpado. Tiun ni kune kun Jaroslav atingis dum la lasta monda cxampionado en pasinta somero en Hanovro.

J.K: Do, la plej valora por vi estas la lasta, cxu?

M: Ambaux lastaj. La antauxa antaux Hanovro estis tiu en Laussanne en 1998.

J.K: Vidu, la unua impulso al la sukcesoj de studentino Helena Matoušková estis kristnaska donaco en la formo de skribmasxino. Kiajn donacojn ricevas nunaj infanoj, cxu eble komputerojn? Cxu ni havas suficxe da adeptoj en cxi tiu fako?

M: Mi opinias, ke jes. Kompreneble ni havas suficxe da junaj adeptoj, kaj kredu, ili, same kiel ni pli agxaj havas potencan konkurencon en eksterlandoj. La plej esperdona prezentigxas nun Eliška Klinkova el Zlin, kiun oni medalis dum la menciita monda cxampionado en Hanovro ecx per tri oraj medajloj kaj per unu argxenta, tio prezentas historie plej grandan sukceson entute.

Ankau ekzemple en Hradec Králové ni havas studenton, dekdujaran Miloš Čerňovský, kiu avance konkeris en sia unua internacia konkurso. Ni dorlotas lin, viroj rarigas en nia fako.

J.K.: Diru al mi, sinjoro Zaviačič, kiel okazas la trejnado en ci tiu fako?

Z: Helena Matoušková ne estas la unua campionino, kiun mi bonsance povis trejni por la pintaj konkursoj. En la sesdekaj jaroj mi mem apartenis al ci tiu monda pinto. La fundamentoj de la trejnaj metodoj trovigas en la biblioteko de mia patro, tiatempe unu el la gvidantoj de la sporta organizo Sokol. Li havis perfektan sportan libraron kaj mi lernis praktiki tiujn metodojn unue ce mi mem. .... Oni devas trejni ciun unuopulon individue, car ciu havas eminentajn kapablojn en iu aparta sfero kaj male en alia sfero li estas malpli kapabla. Iu devas pli ekzerci la teknikon de fingrofrapo, alia la kompleksan legadon, iun oni devas prepari kun psikologia singardemo.....

J.K.: Sur tia firma bazo, kun uzo de la komputila klavaro, povas pli lerte kaj pli rapide skribi siajn protokolojn la jugistoj, policistoj, juristoj kaj kuracistoj, politikistoj, verkistoj kaj jurnalistoj ....Ili ne elsercadas literojn, ili ne bekbatas. Jes, tio estas trafa esprimo: ili ne bekbatas la klavaron.

Jen mia malgrada kontribuo al la sistema, dejunaga, dumviva laboro de la duopo Zaviacic-Matoušková, kiuj tiamaniere tamtamas al siaj adeptoj, ke sen firmaj fundamentoj ne eblas orde kaj sukcesplene procedi.