Klávesnicový analfabetismus

Prelego de Jaroslav ZaviaČiČ (Zaviacxicx), prezidanto de Interinfo de CXR en Hanovro dum kongreso de Intersteno en auxgusto 2001. Tradukita el la germana.

 

Sinjoro prezidanto, sxatataj koleginoj kaj kolegoj, estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj!

Responsa lernejo koncentrigxas en la trejnado de siaj lernantoj ne al la estinteco, sed al la estonteco.

Se la lernejo rezignus ellerni legadon kaj skribadon, iliaj finstudentoj scius nur pikto­gramojn anstataŭ skribajxojn, ili uzus por cxiu subskribo nur tri krucojn, ili legus neniujn gazetojn kaj librojn, interretan babiladon, por eviti suspektan tekston ili limigus gxin al bildoj kaj simboloj.

La sekvoj de tia analfabeteco tusxas amare ne nur la koncernan homon, sed ankaŭ lian cxirkaŭon.

En la komputera erao elmergigxis nova speco de analfabeteco – tiu pri la komputera klavaro.

Apartenas jam al la historio, kiam cxiu cxefo diktis al sia sekretariino aŭ tajpistino siajn tekstojn. En la lerneja sfero oni ne rimarkis gxustatempe ke nun cxiu cxefo, oficisto, kuracisto aŭ policisto mem fabrikas la tekstojn. Lernejoj produktis nur estontajn skribistojn por perfekta rego de la klavaro.

Tiel paradokse okazis, ke nun la analfabeteco de la komputera klavaro koncernas ecx intelektularon, do ankaux la homojn, kiuj decidas pri tio, kion kaj kiel oni instruu.

CXu povas inteligenta homo, tamen denaske nevidanta, aferece decidi pri estetiko de koloroj aux nenagxulo pri problemoj de la akvaj sportoj?

Al la klavaraj analfabetoj mankas spertoj pri tio, kiagrade la majstra regado de la klavaro plialtigas ne nur rapidon kaj precizon de la skriba formo, sed unuavice kiagrade gxi ebligas sengxenan fluon de la pensoj, kies parto estus alikaze perdita aux ne tiom kvalite prilaborita.

La nefaka uzo de la klavaro cxe oficisto, kuracisto aux policisto influas negative ne nur la laborproduktivecon kaj nobron de la tajperaroj, sed ankaux la mensan kvaliton de cxi tiuj propramane tajpitaj tekstoj.

Se la lernejdirektoro estas klavara analfabeto, li mem ofte subtaksas la signifon de lerta tajpado por la plua studo kaj por la kvalito de la menslaboro de liaj lernantoj.

CXe la konstruistoj en la komputera sfero ni rimarkas jam nun la sekvojn de ilia klavara analfabeteco: apenaux eblas trovi klavaron tauxgan por vere efektiva skribado.

Ankaux la koncernaj oficistoj de EU, kiuj ricevis atestojn por komputera skribado, apenaux majstras uzi la komputeran klavaron. CXe la ECDL ekzamenoj oni postulas kapablojn, kiuj povas je kelkaj procentoj altigi la produktivecon de la ofica laboro, sed la regon de la klavaro, kiu povas altigxi la produktivon je 200 %, pri tiu oni entute ne zorgas.

Kiom signifus stirkarto por la stiristo, se oni postulus de li demonstri la uzon de gxir­indikilo, glacvisxilo aux de hejtinstalajxo, sed entute oni ne postulus de li stiri la auxton.

Kiam inteligenta klavara analfabeto dedicxas 30 – 60 horojn al lernado, li ricevos cxi tiun tempon reen kaj li ne vidos en profito de la nova tekniko nuran anstatauxajxon de la simpla tajpado, sed sencoplenan helpon en konkretaj situacioj:

Skanado anstataux kopiado … valoras la tempon ĉe la tajpado nur tiam, kiam la teknika prilaboro kaj la sekvanta korekturo bezonas malpli da tempo ol la tajpado. Krome la teknika auxtomatigo enkorpigas dangxero de internaj eraroj, kiujn la korekturo apenaux povas forigi.

Forigo de la klavara analfabeteco en la estonteco dependas de la lerneja fako, de la altkvalitaj fakuloj en la brancxo de la tekstprilaborado, kaj ankaux de cxi tiu auxskultantaro, de la Intersteno.

Por la lernejo, orientita al la estonteco estas la majstrigo de la tajpado same grava kiel la elelerno de la grafika skribo, kaj tiu plej malfrue en la momento, kiam la juna homo por la unua fojo kontaktas la tekstajn elementojn de la komputoro. Samtempe oni bezonas lukti kun la klavara analfabeteco de la plenkreskuloj, precipe de la intelektuloj.

Kaj tion, rapide, motivige kaj malmultekoste.

Rapide kaj motivige signifas: individue, ne are, ne per la rapideco de la instruplano, en kiu oni perdas tro da tempo malgraux uzo de la plej bonaj instruprogramoj, cxar la lernoprocedo neniam povas adaptigxi al la pure individua talentformigo kaj mankas al gxi motivigo per ludo kaj per konkursa atmosfero.

Malmultekoste lernen: Malgraux la individua prizorgado de cxiu lernanto oni povas instrui en cxiu klaso ne la kutimajn 15 lernantojn, sed 30 aux pli sub gvido de unu instruisto.

Rapide kaj malmultekoste signifas cxe plenkreskuloj en estatnta tempo de interreto: lerni hejme aux en oficejo laux la momenta dispono de la libera tempo kaj emo.

Mi proponas demonstri kune kun la mondcxampionino el Lausanne, mia depost 12 jaroj la plej tusx­pro­ksima kunlaborantino, Helena Matoušková, kelkajn sxtonerojn el la mozaiko de la instrumetodo ZAV.

Tio estas nome metodo, kiun cxiujare trairas cxirkaux 20.000 homoj tre rapide, mal­mul­tekoste kaj motivige. La sistemo ZAV kreigxis fine de la kvindekaj jaroj kaj gxis  hodiaux gxi estis multflanke fajligita.

 Kaj la teknika kaj la metoda subteno aperas en cxehxa kaj germana lingvoj sur la TTT-adreso www.zav.cz. CXe la traduko el la cxehxa en la germanan kunlaboris Franz Sager.

(Sekvas demonstro de la TTT-pagxo http:// www. zav. cz.)

Lernejo ZAV, ekzamenoj,  konkursoj (propraj kaj ankaux koopere kun la cxehxa stenografia gazeto), Interinfo Tschechien.

Kabineto (Arangxoj por instruado kun instrukcioj), lernocxambro (informoj por instruistoj, instruprogramo, FAQ), 1.-7. klaso (skribado, gramatikajxoj, alilingvaj vortoj).

Per la ekrano de la lernantoj en la klaso estas dum la ZAV-instruado la instruisto informita:

Aktuala ekzerco; hodiauxa plenumo – la koloroj informas la instruiston pri la bezonata helpo; Nomo – faciligas la kontrolon, cxu ne enmiksigxis iu alia lernanto; kuranta noto – tricifera, motivigas al libervola ekzercado.

La individua paso de la kurso estas per numeritaj ekzercoj reguligita – cxiu plenumita ekzerco estas prijugxado kaj laux la rezulto oni povas rekomendi ellason de kelkaj ekzercoj aux male la ekzercon ripeti aux ecx retropasxi ( ekzemple post pli longa pauxzo).

En plej multaj lernejoj oni elpendigas liston kun atingitaj vicaj numeroj de la ekzercoj. Kiu malrapide progresas (Kialoj: dislekcio, mallertaj finfroj, nesperta leganto, nepreciza algxustigo al la trejnado), tiu estas per movigxanta noto atentigata intensigi la ekzercadon. Ekzistas ankaux ebleco transigi hejmen sian propran kodigitan kurson. Oni konsideras ke du horoj semajne dum unu jaro estas optimuma dauxro por ellerni la tastoskribon, sed ekzemple en la okcidentbohemia urbo Pilseno oni bezonas nur unu horon monate kaj malgraux tio cxiuj finstudintoj sukcese trapasis la ekzamenojn.

Oni kutimas aktualigi en la TTT-pagxoj de ZAV liston de studantoj kun 300 da plej progresintaj el la tuta CXehxio.

Al la progresintoj oni proponas aligxi al interretaj konkuroj.

Ekzemplo el pasintjara junio: Okazis komuna partopreno de lernantoj el CXehxio, Regensburg, Meinigen, Vieno kaj Neukirchen. La spertoj de la cxehxaj partoprenantoj servas por nomumi tutan vicon da pokalaj konkursoj, en iuj renkontigxas lernantoj de elementaj lernejoj, en la aliaj de la unuaj gxis la triaj klasoj de superaj lernejoj. Ilian kulminon prezentas internacia konkurso, okazanta plej ofte en la Ekonomia liceo Hodonín.

Por cxi tiuj pokalaj konkursoj oni preparas dutagajn programojn. En la tago de la alveno okazas trejnado stirata de la komputera reto. La allogon de la konkursoj altigas samtempa gxia prezentado sur video. Vespere oni intersxangxas spertojn, ofte en seminaria formo. En la dua tago okazas konkursoj. CXiujn rezultojn oni kvalifikas en reto aux almenaux per la programo ZAV-JURY.

En la instrumetodo ZAV la vicigo de la lernitaj simboloj konformas principe al la frekvenco de la literoj en la korespondaj lingvoj, oni eliminas dangxeran simetrion. En pluraj programoj ekzistas samtempa ellernado de la literoj  „e“ kaj „i“, kaj tio plimultigas la nombron de mistajpoj.

La ellernado de la unuopaj literoj obeas  tiujn kvar etapojn:

TRANSFORMO; TEKNIKO; PERFEKTIGO; KUNORDIGO

CXiun etapon oni prezentas kaj priskribas per kvar aux kvin apartaj ekzercoj.

Kiu bone regas la klavaran skribon, tiu laboras tre mekanike kaj tiu povas okupigxi samtempe pri la skribata teksto. Bona uzanto de la klavaro ne prilaboras detalojn, sed la tutajn blokojn kun signojn (ekzemple vortojn). Tio ebligas al progresintaj klavaruzantoj prezenti diversajn rutinojn de la instruado (gramatikan trejnadon, lernadon de alilingvaj vortoj).

Demonstro kaj priskribo de germana-cxehxa trejnado.

Depende de la tempolimo de cxi tiu referato oni bedauxrinde ne povas pli detale alkrocxi al la analitika metodo de la instruado, kiu uzas kibernetikajn principojn, al la cxapitro de la analizo de eraroj kaj de ilia forigado ktp. Tamen ni volonte klopodos realigi fakajn seminariojn, eventuale kun praktika trejnado.