RADIO POLONIA

RADIO POLONIA

10.1.2003- Barbara Pietrzak interparolas kun Bronislaw Geremek

 

La 10-an de januaro 2003 elsendis la Esperanto-redakcio de la pola radio interparolon de la redak­to­­rino Barbara Pietrzak kun Bronislaw Geremek, la iama pola ministro por la eksterlandaj aferoj kaj nun estro de la katedro pri la eŭropa civilizacio en la Eŭropa Kolegio de NATO.

Bronislaw Geremek estas historiisto, do oni interparolis ĉefe pri la rolo, kiun ludas historio kaj tradicio en la integriĝaj streboj eŭropaj. Li esprimis ankaŭ siajn opiniojn pri Esperanto kiel la komu­nikilo por unuiĝinta Eŭropo kaj mi kopiis sube ĉi tiun parton de la interparolo kaj esprimiĝis pri ĝi.

………

(Bv. pardoni eventualajn misojn, eble mi iuloke neprecize vortigis la diritaĵojn.)

Barbara Pietrzak: Sinjoro profesoro, tre kortuŝis min dirinte ke vi ion scias pri Esperanto, ke vi havis kontakton kun gxi. Niaj aŭskultantoj atentigas pri la rolo de la lingvo en la kunteksto de eŭro­pa unuiĝo, pri la rolo de la lingvo de la eŭropa komunikado kiel faktoro kreanta eŭropan identecon konservante la nacian identecon.

Bronislav Geremek: En miaj junulaj jaroj tuj post la milito mi estis konvinkita ke ĝuste Esperanto fariĝos la instrumento de la interkompreniĝado de la homoj, ke post tiu drameca sperto de la milito kaj malamo tia lingvo kiel Esperanto povas fariĝi lingvo liganta. Mi estis tiam skolto kaj mi lernis Esperanton. Eĉ mi gvidis iun societon de Esperantistoj kaj kun eksterordinara satisfakcio mi ob­ser­vis kiel tiam kreskis la signifo de Esperanto ankaŭ en la internacia komunikado. Kaj mi pensas pri unu el la internaciaj organizaĵoj UNO kaj Unesko. Esperanto ŝajnis tiam havi estontecon kiel instrumento liganta homojn en maniero plej simpla. Tio estas superba lingvo, facile lernebla, utiliganta la riĉon de aliaj lingvoj kaj pere de tio liganta homojn. Sed poste vero evidentiĝis pli kruela por Esperanto. Do, internacie funkciantaj lingvoj la franca, angla kunekzistis kun Esperanto en la unua periodo. Mortiga por la Esperanto estis aliflanke la evoluo de la angla lingvo kiel unusola komunikinstrumento. Nun estas tiel ke la franca en la diplomatio ĉesis funkcii kaj la angla havas universalan karakteron.  Mi asertas, ke tio ne estas bona por la angla. Tiel ne estas la plej bona por la mondo, por la angla, ĉar, kiel diras miaj kolegoj, britoj, okazas malriĉigo de la angla, aparte brita angla lingvo, kies certa elemento estas ekzemple humursento. Tio-ĉi malaperas, ĉar la lingvo fariĝas sole la instrumento de rektaj kontaktoj, tre simpligita. Esperanto en sia esenco enhavis jam principon de simpligo, kaj do ĝia funkciado estis elemento prefere de riĉigo kaj ne malriĉigo. Ĉu okazos tiel ke Esperanto revenos al sia rolo, kiun la kreinto intencis kaj por kiu tiu lingvo elstare taŭgas, estas malfacile diri. Ni observas kiel, influite de la angla-saksa mondo, la angla lingvo en ĉiuj agadoj internaciaj ligantaj ĉiujn ŝtatajn instituciojn internaciajn fariĝis sola kaj ekskluziva instrumento de la kontaktoj.

B.P.: Esperantistoj ne kontestas la signifon, kiun plenumas la angla. Aliflanke ili substrekas, ke tio ne estas rimedo demokrata, ke estas rimedo malriĉiganta ilian nacian identecon…  ktp.

G: Mi estas pri tio konvinkita kaj laŭ tio kiel mi povis kiel la ministro por la eksterlandaj aferoj mi klopodis subteni Esperanton. Mi tre dezirus, ke ankaŭ nun, flanke de la polaj aŭtoritatoj ekzistu subteno por Esperanto. Efektive Esperanto havas certan ŝancon ludi iun rolon ĉi-sfere. Kaj amaso da homoj parolantaj kaj funkciantaj en la mondo estas grandega kaj superas la lingvojn de la kontinento, civilizaciojn. Do, temas pri lingvo, kiu estas elstara, elasta, fleksebla instrumento de kontaktoj. Mi opinias, ke por tio ekzistas helpo same flanke de la aŭtoritatoj kiel ankaŭ flanke de la internaciaj organizoj.

-----------

 Estimata redakcio,

kun intereso mi aŭskultis la intervjuon de la estrino de via redakcio kun sinjoro B. Geremek kaj mi dankas al sinjorino Pietrszak kaj al sinjoro  Geremek por ĝia efektivigo. Ĝi estis por mi tiom interesa, ke mi surpaperigis la tutan intervjuon. La prezento de sinjoro Geremek pri la historia kaj tradicia rolo en integriĝaj klopodoj de etnaj unuoj eŭropaj, nun tiom aktualaj, kaptis mian atenton. Lia klara, reala vidaĵo de historiisto kaj de praktika politikulo diras al ni multon.  Ne tiom afereca ŝajnas al mi lia prognoza pritakso de Esperanto. Mi kuraĝas prezenti almete mian vidpunkton, vidpunkton de homo, kiu jam kvindek kvin jarojn praktike uzas ĉi tiun lingvon. Mi ne havas praktikajn spertojn en la horizontoj de sinjoro Geremek, tiaspegule ne bezonas esti la prognoza valoro de mia koncepto tiom valora kiel tiu de sinjoro Geremek, tamen mia 55jara uzado de la interlingvo (helplingvo, pontlingvo) Esperanto havas certan faktodonan signifon.

Estimplene via

Karel Kraft

 

Geremek kaj Esperanto

 

Oni kutimas aŭskulti opiniojn de gravaj, influaj personoj kaj atribui al ili eĉ eksterordinaran signifon, eĉ se ili rilatas temon iom fremdan al la parolanto. Ĉi-loke sinjoro Geremek parolas pri temo, pri kiu li havas certajn spertojn junecajn, sed kiujn li pro sia plua vivovojo ne plu praktikis, ĝisdatigis. Fakte la temo Esperanto fiksiĝis en lia memoro vualita en vaporaĵo de juneca idealisma raviĝo, „sed poste vero evidentiĝis pli kruela por Esperanto“. Nenio eksterordinara. El junaj ribeluloj ofte fariĝas aĝaj fideluloj. Geremek „eĉ gvidis iun societon de Esperantistoj“ kaj do li jam cer­tagrade kapablis uzi la lingvon, sed lia plua engaĝiĝo en la publikan vivon neebligis al li sekvi la malrapidan, kvazaŭ limakan evoluon de la lingvo kaj li verŝajne eĉ forgesis uzi sian stumblan parolpovon de Esperanto kaj li adiaŭis siajn junecajn kunklubanojn. La postuloj de la ĝismomentaj vivimpetoj estis ĉe li pli fortaj, ne kongruis kun la foraj horizontoj de egalrajta lingva aplikado. En tio ne decas senti vibradon de iuj riproĉoj. Tia estas homa naturo, sociologie, psikologie pravigebla konduto.

Mia konkludo: Kreo, evoluo de pontlingvo estas ideologio dependanta kaj plurflanke firme ligita al pre­zento kaj apliko de aliaj gravaj ideoj en socia sistemo. Ĝi estas afero al longa kurvojo, ne me­zu­rebla al unu generacio. La socio ne ŝanĝas siajn facetojn tiom rapide. Geremek tion certe spertas en sia profesia vivo. Antaŭ pli ol kvindek jaroj aperigis iu gazeteto, se mi bone memoras svisa, kanton kun teksto komencanta „Popoloj eŭropaj ni kreski deziras…“. Al mi la ideo tre plaĉis kaj mi eĉ nun la konton iam pretervole brumkantas. Tamen mi neniam provis disvastigi ĝin en mia ĉirkaŭo, eĉ paroli pri ĝi estis sub tiama reĝimo se ne danĝera do certe afero maloportuna. Mi kredas, ke ankaŭ Geremek komencis enplanti la ideon de eŭropa unuecigo multe pli poste.

            Geremek diras, ke „ la evoluo de la angla lingvo kiel unusola komunikinstrumento estis por Esperanto mortiga“. Tro forta esprimo, kiu absolute kontraŭas miajn spertojn. Oni povas mortigi kelkajn homojn, oni povas sufoki iliajn komunikajn ilojn, oni povas eĉ ekstermi la tutan etnon kun ĝia lingvo, teroristoj eĉ provas malgradigi la homan socion al primitiva barbareca ŝtupo, sed oni ne povas homon, veran civitanon senigi de liaj pli altaj aspiroj, de liaj idealoj. Kaj al mi plaĉas la eldiro de civitano Geremek, kiu pruvas, ke li ne seniĝis de sia juneca idealismo, ke post la elreviĝo juneca tamen li plu sopirĝemas „ĉu Esperanto revenos al sia rolo, kiun la kreinto intencis…“.

            Mia respondo: Esperanto ne revenos al sia loko, ĝi estas en ĝi firme enradikiĝinta, nur la kreinto de la lingvo kaj multaj ĝiaj adeptoj miskalkulis la tempon. Jes, la relativeco de la tempo montriĝas al tiu, kiu egalmetas la periodon de sia vivlongo al la tempokalkulo de la socievoluo, kiu ne tiom rapide, ne tiom volonte ŝanĝas siajn facetojn, peze forigas la nigrajn kaj rare polurigas novajn, brilajn konturojn. Kaj Esperanto apartenas al tiuj brilaj, same kiel la ideo pri solidareca, vere solidareca Eŭropo. Kaj timo pri la angla lingvo? Kial? Ne la pli supera kvalito de la lingvo, sed la eksteraj fortoj, teknika, ekonomia, politika preferigas ĝin. Tiuj situacioj, kiam kun la kresko de la potenco de iu imperio kunpaŝis vastigo de preferata lingvo, tiuj estas nombraj, historiistoj instruas nin pri tio. Nova estas nur la situacio tergloba. Sed la ŝanĝoj, kiuj gvidas al nova fenomeno, kiun ni poezie alnomas tergloba vilaĝo, kun siaj kaj plaĉaj kaj minacaj elementoj jam nun sentigas nin dolore pri siaj alcentraj kaj decentraj fortoj. Tio koncernas ankaŭ lingvojn. Ĉu vi ne rimarkas kreski la herbon? Kun aŭtomata, ofte tute sen konscia volo kreskanta forto de supera lingvo aktiviĝas kaŝitaj, ĝis nun inertaj fortoj de lingvoj, kies uzantoj subite spertas, ke ili estas trudataj de la agla-saksa mondo en ĉiam pli malfavorajn situaciojn. Historiisto Geremek verŝajne bone konscias pri ĉi tiu danĝero kaj esprimiĝas ke „Esperanto havas certan ŝancon ludi iun rolon ĉi-sfere“. Ankaŭ mi opinias, ke ĵus ĉi-sfere ludas Esperanto sian rolon. Riĉan refutan respondon al la pesimistoj donas ĉiam novaj, pli funde armitaj uzantoj de la lingvo, ĉiam kreskanta kvalito de la pontlingvo, ĉiam novaj ŝtupoj de ĝia prestiĝo, la naskanta scienca branĉo inter­lingvistika, la homa koro. Ĉu bezone ke mi, povrulo, prezentu ĝian buntecon? Sur mia malneta skizo de mia respondo restis ankoraŭ riĉa argumentado. Dormu trankvile, ne malesperu, sinjoro Geremek.